Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 259 (2010-12-19)
[Junulara E-Semajno] Quer-durchs-Land-Ticket denove: traveturi Germanion labortage

Saluton,
ekde hieraŭ validas la nova fervoja horaro, kaj kadre de tio ĉe la germana fervojo (Deutsche Bahn) reenkondukiĝis la bileto "Quer-durchs-Land-Ticket", kiu pasintfoje savis la el-JES-an karavanon ;-)
Temas pri bileto, kiu ebligas al unu persono aŭ grupo de maksimume 5 personoj vojaĝi tra tuta Germanio per regionaj trajnoj dum unu labortago (por vojaĝo sabate aŭ dimanĉe uzu la bileton Schönes-Wochenende-Ticket). Tio povas utili jam al homoj, kiuj vojaĝos al JES la 27-an de decembro (kiu estas lundo), eventuale reirados maljam la 3-an de januaro (kiu estas lundo). Kompreneble tio vere indas nur por homoj kiuj venas de la okcidento aŭ sudokcidento (eblete la nordo), ĉar por veni el Pollando aŭ Ĉeĥio aliaj pli etaj biletoj pli taŭgas.
La kondiĉojn oni priskribas interalie tie (germanlingve): http://www.spiegel.de/reise/aktuell/0,1518,730940,00.html
Resume: Unu persono pagas 42 €, ĉiu plia aldone 6 eŭrojn. Maksimume povas kunvojaĝi 5 personoj, kiuj do pagos sume 42+4*6 = 66 €, do po 13,20 € por persono. Se vi vojaĝos semajnfine, tiam kun Schönes-Wochenende-Ticket la vojaĝo kostos 39 €, do kvinope po 7,80 € por persono. <br>
Agrablan vojaĝon al JES!
Marek

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026